Laiko, laikeco, laikismo

Kiel asertate de diversaj filozofiaj leksikaroj, ekzemple ĉe tiu de Nicola Abbagnano kaj en studulaj verkoj (nota kiel en tiuj de Giovanni Fornero), “laiko”, el kiu laikeco kaj laikismo apud signifo larĝa kaj metodologia – kiu permesas diri hodiaŭ ke kredantoj kaj nekredantoj, kondiĉe ke ili respektu normigitajn procedurojn, estas ĉiuj “laikaj” – ekzistas signifo strikta kaj forta pri “laikeco”, laŭ kiu laiko indentiĝas kun nekredanto. Tiuj du signifoj oftas kaj en la komuna lingaĵo kaj en tiu klera, kaj ofte intermiksitaj en la sama parolado. Tiel ke, se unuflanke oni parolas pri laikoj kredantaj kaj laikoj nekredantaj, aliflanke oni parolas pri laikoj kaj kredantoj aŭ pri iu “katolika (aŭ ĝenerale religia) kulturo” distingiĝanta el iu “laika kulturo”.

Pretendi abolicii aŭ elpeli tiun duan signifon - kiel montras la missukcesoj de tiuj kiuj engaĝiĝis en tiu entrepreno – ne eblas, laŭ iuj psiksociaj lingvistoj ĉar ĝi estus tipa de la moderna mondo kaj estas profunde radikita en la hodiaŭa esprimaro kaj ĝergaro (inklŭive tiun ĵurnalistan kaj politikistan). Plej saĝa - kaj korekta – aperas do la klopodo uzi ja, jes, la du konceptojn esprimiĝantajn per la samaj vortoj, sed ilin distingi per kribro pri la supozigata senco kaj kunteksta precizeco, kaj tiel eviti konfuzon kaj dubigintajn ambiguecojn origineblajn pro ilia mankanta distingo: rezinigante do korekti la lingvaĵon.

Apud la premiso, ke tiuj du bazaj konceptoj pri laikeco, do pri laiko – kiujn iuj kleraj katolikoj ŝajnas malakceptigi kaj kiujn, male, eminentaj kristanaj intelektuloj uzas laŭ kribrhava maniero – estas ĉiuj elŝpezeblaj en la merkato de la ideoj, utilas aldoni ke la “laiko striktasenca (kaj forta)” ne necese estas ulo inklina instigi ke “laikeco signifus kontraŭreligiecon”, aŭ ulo kiu laikecon konturigas kiel “oponon al religia” (kaj “al kristana afero”). Fakte laikeco laŭsence forta, tio estas tiu speca de laikeco konsistanta en “vivi sen Dio kaj sen religio”, ne interpretendas laŭ ununura maniero, aŭ kiel tutaĵo sendiferenca, ĉar ĝi gastigas en si mem du eblajn (kaj malsamajn) sintenojn ideal-tipajn.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne